Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko,
sxajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon, --
oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos ricevita tono,
vi ekfrapos alian klavon, kaj vi ricevos alian tonon, --
          vi frapados en la dauxro
                            de tuta horo
                           diversajn
                   klavojn, kaj vi ricevos
                    tutan kompozicion ...
                  sxaynas, ke nenio estas pli facila;
 sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, cxiuj
 kun ridego diskuras, kaj ecx li mem, auxdante la ricevatajn
 de li sovagx@jn sonojn, baldaux komencos komprenetadi,
 ke la afero iel estas ne glata,
 ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj, --
 kaj tiu
   heroo, kiu kun tia
memfida mieno sidigxis antaux la fortepiano, fanfaronante,
ke li ludos pli bone ol cxiuj,
kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaux la publiko.
                                                    L. Zamenhof