Morfologio kaj sintakso de Esperanto. Paĝo 3 (17.09.2010)

Kies pilko?

Najbaro: "Ĉu tiu pilko estas via pilko, Karlo?"

Karlo: "Kiun fenestron ĝi rompis?"

Najbaro: "Neniun fenestron."

Karlo: "Jes, ĝi estas mia."

Ĉe kuracisto

Viro venas al kuracisto kaj diras, ke li ne povas nokte endormiĝi.

La kuracisto pripensas iom da tempo kaj diras: "Kontraŭ sendormeco estas simpla rimedo. Kiam vi enlitiĝis, provu kalkuli ĝis cent."

"Mi tion jam provis, doktoro. Sed tuj, kiam mi alvenas al naŭ, mi salte stariĝas. Mi estas boksisto."

Saĝuloj

Du saĝuloj disputis pri tio, kiun oni povas nomi malsaĝulo.

"Malsaĝulo estas tiu," diris la unua, "kiu esprimas sin tiel, ke aliaj lin ne komprenas. Ĉu vi komprenis min?"

"Ne, ne komprenis," respondis la alia saĝulo.

Fragmento el "Winnie-la-Pu"

Unue li diris al si: "Tiu zumado ion signifas. Ne okazas tiaj zumadoj, simple konstante zumante, se ili ne ion signifas. Se estas zumado, iu zumas la zumadon; kaj la sola kialo zumi zumadon, konata al mi, estas ke oni estas abelo." Kaj poste li pensis pluan longan tempon, kaj diris: "Kaj la sola kialo konata al mi por esti abelo, estas fari mielon."

Kiam mi estis la plej feliĉa? (Anna Löwenstein, Italio)

Mia vivo estas tiel feliĉa, ke mi sentas preskaŭ superstiĉan heziton tro detale respondi al la demando, timante tro laŭte fanfaroni pri la afero. Do, mi mencios nur mallonge la fakton, ke mi havas belegan familion, kun amema edzo kaj du filoj kun kiuj mi bone rilatas. Krome, ni havas la bonŝancon (nur hazardan, ne pro apartaj meritoj) loĝi en bela kaj prospera lando. Tial ni ĝuas materian komforton, kio ebligas al ni ekzemple vojaĝi al Esperanto-kongresoj aŭ aliaj lokoj laŭ nia deziro.

Tio ankaŭ ebligas al mi dediĉi tempon al la aferoj, kiuj interesas min, specife al verkado. Mi okupiĝas pri mia dua romano jam de proksimume kvin jaroj, sed dum la pasinta jaro mi tamen spertis iom streĉan periodon, pensante, ke mi neniam atingos la finon. Sed jam la fino alproksimiĝas, kaj tiu fakto en si mem kontribuas al mia nuna feliĉo-sumo.

Mi havis multajn feliĉajn momentojn en mia vivo, sed pri unu aparte akuta kaj relative lastatempa mi rakontos. Tio okazis antaŭ kvin jaroj. Jam de pli ol unu jaro mi dissendadis la anglan originalon de mia romano "La ŝtona urbo" al dekoj da nacilingvaj eldonejoj, sed ĉiuj rifuzis ĝin. Unu vesperon mi ŝaltis la komputilon ĵus antaŭ la enlitiĝo por vidi ĉu hazarde alvenis novaj retpoŝtaĵoj. Mi vidis, ke estas mesaĝo de iu nekonata homo, kaj kiam mi malfermis ĝin, saltis al mia okulo la vortoj, "Gratulon pro la akcepto de via libro..." — efektive temis pri mesaĝo de angla eldonejo. Tio, kion mi deziris de tiom da tempo, trafis min kiel fulmo el la ĉielo! Dum la tuta posta tago zumis en mia kapo la vortoj de angla rokkanto: "I'm sitting on the top of the world": "mi sidas sur la pinto de la mondo".