Morfologio kaj sintakso de Esperanto. Paĝo 7 (22.10.2010)

La nova najbaro (Glauco Rodrigues Corrêa). Mallongigita

Mi surpriziĝis, kiam najbarino vizitis min kaj mallaŭte, sekrete flustris al mi en la orelon ion nekompreneblan. Ŝi murmuretis al mi en la orelon, sed kun atentaj okuloj observis ĉiujn angulojn de la ĉambro, — kvazaŭ la muroj — ankaŭ ili — havus orelojn.

— Morgaŭ venos la nova najbaro — ŝi diris.

La najbarino pacience klarigis al mi la aferon. Ha! Temas pri la luebla domo apud la mia, finfine mi komprenis. Nova loĝanto morgaŭ venos kun sia familio, meblaro, servistino, hundo kaj...

— Kial al mi vi rakontas tion?

— Ho, kara najbaro, pro tio, ke la venonto estas generalo.

— Sekve?

— La tuta najbararo forte timas, ke generalo venos loĝi tiel proksime al vi. Ni ne povas forgesi vian malgajan... kiel diri?... situacion.

Ĝis certa punkto ŝi pravas, mi pensis, sed la teruraj tagoj jam pasis, hodiaŭ oni pli libere spiras, oni komencis vivi en demokratia medio. Jam pasis la politikaj persekutadoj, arestoj de ĵurnalistoj, studentoj, laboristoj kaj aliaj kontraŭstarantaj la militistan reĝimon. Hodiaŭ la militistoj jam konsentas pri sia retiriĝo el la scenejo. Ĉion ĉi tion mi diris al la najbarino, por ke ŝi kaj aliaj ne maltrankviliĝu.

— Mi estis arestita en militista malliberejo, sed tio ne plu gravas. Vidu: la nuna prezidento, kvankam li estas generalo, jam amnestiis ĉiujn politike kondamnitajn, do li faris la unuan paŝon al plena demokratio.

En la sekvanta tago frumatene haltis antaŭ la apuda domo kamiono, kiun malŝarĝis viroj, venantaj kaj revenantaj kiel diligentaj sed bruegaj formikoj. Post la tagmanĝo mi iris mian laborejon, kaj preterpasante la najbaran domon, krom la ŝarĝoportistoj, mi vidis nur junulinon aspektantan kiel servistino, kiu observis min de la unuaetaĝa fenestro. La generalo, eble, komandis siajn oficirojn kaj soldatojn en la kazerno.

Ĉar mi ordinare restis hejme dum la matenoj, post la enloĝiĝo de la nova najbaro mi akceptis sinsekvajn vizitantojn — zorgemajn genajbarojn, kiuj konstante kaj akurate sciigis min pri la paŝoj de la generalo, kvazaŭ mi devus esti ĉiam informata pri la movoj de la malamiko.

— La nigra aŭtomobilo de la generalo ĉiutage venas akurate je la sesa matene.

— La ŝoforo de la generalo estas forta viro, kaj mi opinias, ke li kaŝe portas revolveron.

— Hieraŭ vespere la generalo daŭre rigardis vian fenestron.

— Dum li atendis la generalon, la ŝoforo promenis tien kaj reen antaŭ via pordo.

— Evitu la generalon!

— Estus bone, se vi dormus en la hejmo de amiko almenaŭ dum kelka tempo.

Sensukcese mi petis miajn zorgantojn, ke ili ĉesigu la nenecesan gvatadon, sed ili daŭrigis siajn strategiajn manovrojn, ĝis kiam...

Mi matenmanĝis. Estis dek minutoj antaŭ la naŭa. Du ekscitiĝintaj najbaroj invadis mian kuirejon kaj diris per tremanta voĉo:

— La aŭtomobilo ne venis!

— Kio? — mi demandis.

— La aŭtomobilo, la nigra aŭtomobilo ne venis. La generalo restas hejme!

— Sekve?

— Estas danĝere.

La restado de la generalo en la domo signifas, laŭ miaj najbaroj, baldaŭan atakon al mia fortikaĵo. Mi provis ilin trankviligi kaj ilin akompanis ĝis la pordo.

Estis la unua horo posttagmeze, kiam alvenis alia najbaro tiel ekscitiĝinta, kiel la antaŭaj vizitintoj.

— La generalo emeritiĝis. Mi ĵus vidis lin en civilaj vestoj.

La okuloj de mia najbaro brilis pro ĝojo. Laŭ li, la emeritiĝo de la generalo forigas la danĝeron, kiu kvazaŭ glavo de Damoklo pendas super la kapo de la eksarestito politika.

Mi eliris el la hejmo. Preterpasante, mi ne povis ne rigardi la ĝardenon antaŭ la domo de la generalo. Sur komforta ĝardenseĝo li sidis en malvasta ombro de la sola arbeto. Mi respekte kapsalutis lin, kaj li afable reciprokis mian saluton.

De tiam ni ĉiam reciproke nin salutas. De la kapmovoj ni baldaŭ atingis laŭtvoĉan saluton:

— Bonan tagon, sinjoro generalo!

— Bonan tagon, sinjoro!

De tiaj respektoplenaj salutoj ni venis al pli familaraj formuloj, akompanataj de varmaj mansignoj:

— Saluton, generalo!

— Saluton, najbaro!

La tuta najbararo, kiu komence gvatis la scenon de malantaŭ la duonfermitaj fenestroj, iom post iom ilin malfermis kaj... ridetis. La viktimo estis savita. La turmentisto emeritiĝis.

Iun matenon la generalo eliris el sia domo kaj marŝis ĝis la stratangula vendejo, de kie li venis kun ĵurnalo kaj pansaketo, fiere marŝante, kiam du-tri paŝojn antaŭ la domo virina figuro aperis en la unuaetaĝa fenestro kaj ekkriis:

— Mankas butero, Epaminondo! Reiru la vendejon por ĝin aĉeti!

Kaj Epaminondo iom mallerte reprenis la vojon por plenumi la ordonon de ŝia generalina moŝto. La najbararo komence ridetis, poste... ridis. Iuj eĉ ridegis.

Hodiaŭ ĉiuj laŭtvoĉe salutas lin:

— Hola, Epaminondo! Kiel fartas la generalino?